- II - PRINCIPOJ DE LA REVOLUCIA SINDIKATISMO

1 . La revolucia sindikatismo, bazante sin sur la klasbatalo, celas al unuigo de la laboristoj en la ekonomiaj organizacioj de lukto kiuj batalas por la liberigo el la duobla jugo de la Kapitalo kaj de la Stato. Gia celo konsistas el reorganizado de la socia vivo surbaze de la liberecana komunismo per la revolucia agado de la laborista klaso. Konsiderante ke nur la ekonomiaj organizacioj de la proletaro kapablas atingi tiun objektivon, la revolucia sindikatismo direktas sin al la laboristoj estiel produktantoj, kreantoj de sociaj ricajoj, por ke inter ili germu kaj elvolvigu, malsame ol ce la modernaj laboristaj partioj, kiujn gi deklaras nekompetentaj por ekonomia reorganizado de la socio.

2 . La revolucia sindikatismo estas konvinkita malamiko de ciu ekonomia kaj socia monopolo kaj celas al lies abolicio per starigo de ekonomiaj komunumoj kaj de administraciaj organoj regataj far la laboristoj de l’kampoj kaj de 1’uzinoj, formantaj sistemon de liberaj konsilioj sendependaj de ajna povo au politika partio. La revolucia sindikatismo starigas kontrau la stata kaj partia politiko la organizadon ekonomian de la produktado, kaj opozicias kontrau la regado de la homo far la homo, per la administra mastrumado de la aferoj. Konsckvence, la celo de la revolucia sindikatismo ne estas la konkero de la politikaj povo, sed la abolicio de ciu stata funkcio en la vivo de la societo. La revolucia sindikatismo konsideras ke kune kun la malapero de la posedmonopolo, devas malaperi ankau la regadmonopolo kaj ke ciu formo de Stato, sub kiu ajn sajno gi kasigas, neniam povos esti rimedo por homa liberigo kaj, male, ciam estos kreanto de novaj monopoloj kaj privilegioj.

3 . La revolucia sindikatismo havas duoblan funkcion : daurigi la revolucian luktadon en ciuj landoj por la plibonigo ekonomia, socia kaj intelekta de la vivkondicoj de la laborista klaso en la limoj de la nuna societo, kaj eduki la popolojn por ke ili estu kapablaj por mastrumado sendependa de la produktado kaj distribuado per la alproprigo kaj per ciuj komponantoj de la socia vivo. La revolucia smdikalismo ne akceptas ke organizado de socia servo, baziganta sur nur la produktado, povus esti regata per simplaj registaraj legoj, kaj asertas ke gi povas esti akirata nur far la komuna agado de ciuj manaj kaj intelektaj laborantoj, ce ciu fako de la indusirio, per la mastrumado de la uzinoj fare de la laboristoj mem, tiel ke ciu uzingrupo au industrifako estu autonoma pri la generala ekonomia organismo kaj reguligu sisteme, lau donita plano kaj surbaze de reciprokaj interkonsentoj, la produktadon kaj la distribuadon lau la avantagoj de la komunumo.

4 . La revolucia sindikatismo estas kontraua al ciuj tendencoj de organizado inspiritaj de la Stat-centralismo kaj de l’Eklezio, car ili povas servi nur por pilidaurigi la vivon de la Stato kaj de la autoritato kaj strangoli sisteme la iniciatemon kaj sendependemon de la penso. La centralismo estas artifika organizado kiu submetas la tielnomatajn malaltajn tavolojn sub ciujn tielnomatajn altaj kai kiu lasas minoritaton regi ciujn aferojn de la tuta komunumo - dum la individuo estas automato kun movoj kaj gestoj ordonataj -. En la centralisma organizado, la bezonoj de la societo estas prokrastitaj je avantago de kelkiuj, la diversecon anstatauas la unuformeco, la personan respondecon anstatauas unuanima disciplino. Tial, la revolucia sindikatismo bazas sian socian koncepton sur federacian organizadon, t.e. , organizado de malsupre supren, sur unuigo de ciuj fortoj por defendo de cies ideoj kaj interesoj.

5 . La revolucia sindikatismo forpusas ciun parlamentan aktivadon kaj ciun kunagadon kun la prilegaj organismoj, car gi pensas ke ec la plej libera sistemo de vocdonado ne povas foraperigi la evidentajn kontrauajojn ekzistantajn sine de la nuntempa mondordo, kaj car la parlamenta sistemo havas nur kiel celon : doni rajtosajnon al la regado de la mensogo kaj de la sociaj maljustajoj.

6 . La revolucia sindikatismo forpusas ciujn arbitre kreitajn politikajn kaj naciajn limojn, kaj deklaras, ke la tiel nomata naciismo estas la religio de la moderna Stato, malantau kiu sin kasas la materiaj interesoj de la posedantaj klasoj. La revolucia sindikatismo ne agnoskas alian diferencon ol tiun de la ordo ekonomia, regiona au nacia, kaj postulas pot ciu grupo la rajton pri mem-determinigo solidare konsentita al ciuj aliaj samspecaj asocioj.

7 . Ja pro ankau ci-tiuj kialoj, la revolucia sindikatismo kontraubatalas la militarismon kaj la militon. La revolucia sindikatismo rekomendas propagandi kontrau la milito, kaj anstatauigon de la ciamaj armeoj, kiuj estas nur la kontrau-revoluciaj iloj je la servo de l’Kapitalismo, per laboristaj milicoj, kiuj dum la revolucio estos kontrolataj de la laboristaj sindikatoj. Cie, krome, postulas la bojkoton kaj embargon kontrau ciuj materioj kaj produktoj necesaj por la milito, escepte se temas pri lando kies laboristoj estas realigantaj revolucion socian. Tia-okaze, necesas helpi ilin en defendado de la revolucio. Finfine, la revolucia sindikatismo rekomendas la generalan strikon preventan kaj revolucian kiel agadrimedon kontrau la rnilito kaj la militarismo.

8 . La revolucia sindikatismo aprobas la rektan agadon kaj subtenas kij kuragigas ciujn batalojn kiuj ne kontrauas al giaj propraj celoj. La batalrimedoj estas : la striko, la bojkotado, la sabotado, k.t.p. La rekta agado trovas sian profundan esprimon en la striko generala, kiu devas esti samtempe lau la revolucia sindikatismo, la antauanonco de la socia revolucio.

9 . La revolucia sindikatismo, kontraua al ciu perforto organizita de kiu ajn formo de registaro, kunkalkulas kun la fakto ke alfrontadoj ege sovagaj okazos dum decidaj luktoj inter la hodiaua kapitalismo kaj la morgau liberkomunismo. Kousekvence, gi agnoskas la perforton kiu povu esti uzata kiel rimedo de sindefendado kontrau la perfortaj metodoj utiligataj de la regantaj klasoj okaze de la bataloj subtenotaj de la revolucianta popolo por eksproprietigo de la grundoj kaj produktrimedoj. Car tiu eksproprietigo povos okazi kaj sukcesi nur per la senpera interveno de la revoluciaj ekonomiaj organizacioj de la laboristoj, ankau la defendo de la revolucio estos plenumenda de la ekonomiaj organismoj, ja ne de la milita au samspeca organizacio kiu elvolvipas ekster ili.

10 . Nur en la organizacioj ekonomiaj kaj revoluciaj de la laborista klaso trovigas la forto kapabla realigi la liberigon kaj la kreantan energion necesan por la reorganizado de la mondordo surbaze de Liberecana Komunismo.

- III - NOMO DE LA INTERNACIA ORGANIZACIO

La internacia ligilo de luktado kaj de solidareco unuiganta la revoluciajn sindikatojn lutmondajn nomigas Internacia Laborista Asocio / ILA
ILA - Internacia Laborista Asocio

- IV - CELOJ DE I.L.A.

I.L.A. havas kiel celojn :

a) Organizi kaj apogi la revolucian luktadon en ciuj landoj por gisfine detrui la nunajn politikajn kaj ekonomiajn regimojn kaj starigi Liberecanan Komunismon.

b) Doni al la ekonomiaj organizacioj sindikataj nacian kaj industrian sindikatan bazon kaj, fortigi el inter la ekzistantaj tiujn kiuj decidis lukti por la detruo de la stata kapitalismo.

c) Malebligi la enfiltrigon de kiu ajn politika partio en la sindikatajn ekonomiajn organizaciojn, kaj kontraubatali ciun provon de politika regado sine de la sindikatoj.

d) Starigi provizorajn aliancojn, kiam la cirkonstancoj tion postulas, kaj lau difînita programo ne kontrauanta la ci-suprajn paragrafojn a), b) kaj c), kun aliaj proletaj organizacioj sindikataj kaj revoluciaj, cele difini kaj realigi la komunajn internaciajn agadojn profite al la laborista klaso. Tiaj aliancoj neniam rijtas esti starigitaj kun politikaj partioj, t.e. kun organizacioj kiuj rekonas la Staton kiel sistemon de socia organizado.

e) Senmaskigi kaj kontraubatali la arbitran perforton de ciuj registaroj kontrau la revoluciuloj adeptoj de la kauzo de la Socia Revolucio.

f) Esplori ciujn problemojn koncernantajn la tutmondan proletaron por plifirmigi kaj elvolvi la laboristajn movadojn en landoj kiuj defendas la rajtojn kaj novajn akirojn de la laborista klaso au la organizadon de la emancipa revolucio.

g) Entrepreni ciun reciprokan helpon okaze de grandaj ekonomiaj bataloj au de akutaj luktoj kontrau la malamikoj konataj au kasitaj de la laborista klaso.

h) Morale kaj materie helpi la movadojn de klaso kies gvidado trovigas en manoj de la nacia ekonomia organizacio de la proletaro. La Internacio intervenas en la sindikatajn aferojn de unu lando, nur kiam gia filia organizacio tion petas au kiam ci-tiu eskapas de la generalaj decidoj de l’Internacio.

- V - ALIGKONDICOJ

Povas aligi al I.L.A. :

a) Naciaj revoluciaj sindikataj organizacioj apartenantaj al neniu Internacio. Aligo de dua organizacio centra nacia de sama lando povas esti akceptata nur far internacia kongreso, post antauinformigo de komisiono nomita de la Sekretariato de I.L.A., kaj konsistanta el po du membroj de ciu el la pritemataj organizacioj, t.e. de la jam aliginta nacia organizacio kaj de la alia nacia organizacio kiu deziras aligi, kaj de la I.L.A.-Sekretariato.

b) Minoritatoj de revoluciaj sindikatistoj organizitaj sine de la naciaj organizacioj aligintaj al aliaj Internacioj sindikataj, nur kaze ke la organizacio aliginta al I.L.A., se gi ekzistas en la lando, gin akceptas.

c) Sindikataj organizacioj profesiaj aû industriaj, sendependaj au filiaj de naciaj organizacioj ne apartenantaj al I.L.A., kiuj akceptas la principan deklaracion kaj celon de I.L.A. kun tamen antaukonsento de la nacia Organizacio jam aliginta en la lando, se gi ekzistas. Oni povas akcepti la eniron en la Internacion de sindikataj organizacioj profesiaj au industriaj, kiuj eksigis au estis eksigitaj, nur post cies voca interkonsento de po du reprezentantoj de ciu el la aligintaj organizacioj, t.e. de la disiginta au eksigita, du el la nacia Organizacio de l’I.L.A. kaj de la Sekretariato de I.L.A.

d) Ciu Organizacio de revolucia sindikatisma propagaudo kiu akceptas la Deklaracion de principoj kaj celoj de I.L.A. kaj, kiu laboras en lando kie estas neniu nacia organizacio aliginta al I.L.A.

e) Car I.L.A. Consistas el nur sekcioj laulegaj au ne, kun rektaj rilatoj en respektivaj landoj, povos konsekvence esti konsiderataj membroj de I.L.A. nur ekzilitaj grupoj, kiuj ce la Sekretariato de I.L.A. povos nete pruvi ke ili autentike reprezentas organizaciojn kiuj agas kaj laboras en la respektivaj landoj.

- VI - LA INTERNACIAJ KONGRESOJ

La Internaciaj Kongresoj de I.L.A. okazas ciun duan jaron, se eblas. La Sekretariato, kun sufica limtempo, petas de la sekcioj la temojn au sugestojn destinitajn esti pritraktataj ce la kongreso. Poste, la Sekretariato komponas la tagordon, kiu estas sendota al la aligintaj organizacioj, almenau ses monatojn antau ol komenci la Kongreson. La interkonsentoj kaj rezolucioj deciditaj de la Intemaciaj Kongresoj estas nepraj por ciuj aligintaj asocioj, krom se ili, lau decido de la kongreso nacia au per referendumo forpusas la decidojn de Internacia Kongreso. Ce postulo de minimume tri aligintaj naciaj organizcioj, internacia decido povas esti submetita al revizio per referendumo en ciuj sekcioj. En la kongresoj kaj referendumoj internaciaj, ciu aliginta Centralo disponas unu vocon, sed la strebado al unuanimeco estas ja rekomendinda antau ol decidi pri vocdonado.

- VII - INTERNACIAJ DELOKIGOJ

Ciu membro de organizacio aliginta al I.L.A. , kiu pagis ciun siajn kotizojn, sed loganta en alia lando ot tiu kie li estas aliginta, devas plej malfrue unu monaton post sia alveno, fari sian translokadon al la organizacio respondanta al la nacia organizacio aliginta al I.L.A. Tiu translokado devas esti aprobita de la nacia orgamzacio, sen kontribuo de eniregistrado. Okaze de devigata multnombra ekzilado, la aligo estas nedeviga se oni apailenas al ekzilita asocio agnoskita de I.L.A.

- VIII - LA SEKRETARIATO

Por kunordigi la internaciajn I.L.A.-aktivajojn, por akiri kaj organizi precizan informadon de la propagando kaj de la lukto en ciuj landoj, por plej bone sukcesigi la decidojn de la internaciaj kongresoj kaj por kontroli ciujn laborojn de I.L.A., Sekretariato almenau trimembra loganta tie kie I.L.A. fiksis sian sidejon estas elektita. La generala sekretario estas elektita de la kongreso au per referendumo internacia. La aliaj membroj devas esti elektitaj de la sekcio(j) nomitaj de la kongreso. La membroj de la Sekretariato dividas inter si la taskojn kaj la laboron. La Sekretariato kaj la sekretario estas elektitaj kiel pli supre diriite, por periodo interkongresa. Tamen, povas okazi reelektado por alia mastrumadperiodo. La loko de restado de l’Sekretariato estos difinita ce la kongreso. Ce neeblo, pere de referendumo. La Sekretariato devas liveri skriban raporton pri siaj aktivajoj dum sia mandattempo. La raporto devas esti antau-prezentita por ke la aligintaj sekcioj povu koni gin antau la kongreso. Samtempe raporto administra kaj financa estas prezentita kaj sendita al la sekcioj. La kongreso nomas komisionon kiu, dum gia malvolvigo faras revizion pri konto kaj definitivan kontrolon.

- IX - LA FINANCOJ

Por ke I.L.A. povu elvolvi kaj firmigi sian internacian aktivadon, kaj por doni al gia skriba propagando firman bazon, por ke povu esti eldonataj kun reguleco giajn periodajn publikajojn, por ke gi povu partopreni en ciuj manifestacioj de la vivo de la revolucia sindikatismo en la diversaj landoj, por ke gi povu disvolvi la ideojn de l’revolucia sindikatismo en la landoj kie niaj ideoj kaj taktikoj havas nur malmulte da influo kaj, fine, por ke I.L.A. povu tuj kaj kontentige respondi al la solidarvokoj kiuj povos adresigi al gi, ciu membro de organizacio aliginta al I.L.A. devas ciujare pagi internacian kotizon fiksitan de la kongreso, au samvaloran monsumon en nacia mono, kun konsidero pri la sangvaluto inter ambau landoj. Por la sekcioj en malfacila situacio, la kotizo estas fiksita interkonsente kun la Sekretariato de I.L.A. La aligintaj sekcioj mem decidas pri la maniero ricevi la kotizojn de siaj membroj. Por la sekcioj kiuj deziras, I.L.A. havas glumarkon specialan gluendan sur la kotizkajeretojn de la membroj. La aliginta sekcio sendas ciun trimonaton la nomitan kotizon.

- X - ELDONAJOJ

La Sekretariato eldonas :

1. Publikajon kiu aperu kiel eble plej ofte. Estas dezirinde, ke ciu publikajo eldonita de organizaciaj filioj de I.L.A. au nur simpatiantaj rezervu en siaj pagoj specialan lokon por I.L.A.-infomioj au internaciaj solidaralvokoj kaj por propagando generala.

2 . Propagandajn brosurojn aparte destinitajn al landoj kie nia Movado ne havas nacian sekcion.

3 . Ciajn publikajojn, periodajn au ne, kies aperon decidus la kongresoj.